Curmeric estas kuba natura produkto havanta pruvitan kontraŭbakterian efikon. Ĝi enhavas ekstrakton el la kuracplanto kurkumo (science Curcuma longa), kaj per altteknologio oni malkovris ĝiajn bonfarajn ecojn.
Doktorino pri sciencoj Tania Valdés González, el la havana universitato, klarigis, ke inter septembro kaj novembro de 2020 oni efektivigis tri klinikajn observostudojn pri Curmeric-kolutorio (buŝlavilo) kaj Curmeric-nazgutoj. Tiujn lastajn studojn partoprenis 800 homoj loĝantaj en du municipoj de la kuba ĉefurbo Havano. La menciitaj produktoj estigis naturan maskon povantan preventi spirajn malsanojn.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |