Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

KOSOVO

Eksa rifuĝanto - ŝtata prezidanto

La 15an de oktobro 2021 dum ordinara sesio de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la rilatoj Kosovo-Serbio, parolis ankaŭ la prezidentino de Kosovo, Vjosa Osmani. Ŝi diris interalie: „Antaŭ dudek du jaroj mi spektis vin per televido kiel rifuĝanto pro la armeo de Serbio; hodiaŭ mi salutas vin kiel prezidento de Kosovo!”

Inter proksimume unu miliono da kosovaj albanoj perforte elpelitaj el Kosovo al najbaraj kaj aliaj landoj – eĉ Usono kaj Aŭstralio – estis ankaŭ Vjosa, tiam adoleskantino. Ekde februaro 2020 ŝi estis prezidanto de la parlamento de la plej juna ŝtato de Eŭropo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume