La 18an de oktobro 2021 dek ambasadoroj ĉe Turkio (tiuj de Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio kaj Usono) publikigis komunan deklaron, petante rapidan solvon de la afero de la filantropo Osman Kavala. Ili asertis, ke la daŭra mallibereco de Kavala ombras al demokratio kaj al travideblo de la turka juĝistaro.
Ĉi tiu diplomatia alvoko provokis tujan reagon de la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan], kiu ordonis al la ministro pri eksterlandaj aferoj deklari, kiom eble plej frue, la dek ambasadorojn kiel persona non grata 1.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |