Al la versio por grandaj ekranoj

Defia rubriko

Demisiante kiel redaktoro de la rubriko Politiko, mi volas dividi kun la legantoj kelkajn pensojn pri mia sperto kaj kelkajn koncernajn ideojn pri stirado de tiu ĉi malfacila rubriko.

Mia „kariero” en MONATO komenciĝis, se mi ne mismemoras, en 1995, kiam mi iĝis lingva revizianto. Post dudek jaroj da provlegado kaj korektado en la rolo de revizianto, laŭ la peto de la tiutempa gvida redaktoro (kaj nuna ĉefredaktoro) Paŭl Peeraerts, mi anstataŭis la forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins en la rolo de redaktoro respondeca pri la rubriko Politiko.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander SHLAFER
eksiĝanta redaktoro de MONATO pri politiko


Alexander Shlafer estas profesia matematikisto, komputisto kaj lingvosciencisto. Li doktoriĝis pri matematiko kaj servis diversfake kiel universitata instruisto/docento, scienca esploristo kaj fakulo pri artefarita intelekto kaj informaj teĥnologioj. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. Al MONATO Alexander kontribuas jam pli ol 25 jarojn kiel lingva revizianto, recenzanto kaj redaktoro.

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume