Al la versio por grandaj ekranoj

Brazilo - unu lando, du frontoj

La „elkora” homo

La brazila sociologo Sérgio Buarque de Hollanda [serĵjo buarke de olanda] en sia verko Radikoj de Brazilo difinis la brazilanon kiel elkoran homon. La vorto „elkora” celis esprimi karakteron de afableco, kiu kaŝas profundajn sentojn, eĉ pasiemon.

Nuntempe la brazila popolo estas kaptita de ekstremaj sentoj. La nuna registaro, klare dekstrema kaj radikala en siaj konservativaj sintenoj, arigis milionojn da adeptoj, kiujn allogis la promesoj de Jair Messias Bolsonaro pri batalado kontraŭ korupto kaj komunismaj tendencoj ĉe la antaŭaj registaroj de la Partio de Laboristoj. Aliflanke, granda parto de la socio ŝokiĝas pro la primitiva maniero de lia politiko – sen atento al edukado, kun neglektado pri la publika sano (precipe dum la pandemio) kaj kun konsiderinda fiasko rilate ekonomion, naturmedion kaj internaciajn rilatojn. Ŝajnas, ke la prezidento okupiĝas pli pri kampanjo por reelektiĝo en 2022 ol pri efektiva administrado de la lando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭlo Sergio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume