Al la versio por grandaj ekranoj

Unuiĝintaj per neefikeco

Belgio estas inter la tiel nomataj „riĉaj” landoj. Surprizas, ke la belga delegitaro ne sukcesis proponi konkretan planon pri la redukto de CO 2, ne nur je la komenco de la klimatkonferenco en Glasgovo sed ankaŭ je la fino, malgraŭ la fakto, ke Eŭropa Konsilio antaŭvidas grandajn subvenciojn, kiuj helpos efektivigi la Verdan Interkonsenton de Eŭropa Unio por atingi klimatneŭtralan ekonomion en Eŭropo antaŭ 2050. Kiel la okazintaĵo estas klarigebla?

Kompleksa lando

Belgio estas ege kompleksa lando: tiel kompleksa, ke eĉ multaj belgoj ne plu komprenas ĝian strukturon. Ekde ĝia fondiĝo estiĝis tensioj inter la nederlandparolantaj flandroj (en la norda parto de la lando) kaj la francparolantaj valonoj (sude). Individue multaj flandroj kaj valonoj havas amikajn rilatojn, sed kiam temas pri gravaj problemoj la du komunumoj pli kaj pli diverĝas kaj fojfoje havas kontraŭajn starpunktojn. Politike tio kaŭzas konstantajn tensiojn. Iuj eĉ parolas pri divido de Belgio en du ŝtatojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-26
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume