Al la versio por grandaj ekranoj

Antologio kuraĝa kaj novtipa por ni

En literaturo kiel la nia, en kiu verkoj aperas dise tra la mondo kaj nepre bezonas disvastigadon por fariĝi konataj trans la rondoj pli proksimaj al ties aŭtoroj, tre facile eĉ la plej bonaj verkoj estas forgesataj aŭ ne ricevas sufiĉe da atento fare de la leguntoj. Se tio estas jam ĝenerala problemo por la legema frakcio de la esperantistaro, oni imagu, kiom ĝi pligrandiĝas, kiam tiuj legemuloj serĉas inter esperantlingvaj verkoj siajn preferatajn temojn: tiu homo devas lupee traserĉi diversajn librojn, revuojn ktp, por ekhavi tiom magrajn rezultojn. Ja magrajn, sed kun grandaj sekvoj, la plej simpla el ili estas, ke se oni ne trovas en Esperanto la temojn, kiuj plaĉas, do oni legu (kaj aĉetu!) librojn en aliaj lingvoj, se entute oni povas.

Postulas kuraĝon

Estas do tre salutinda la eldono de antologioj, dediĉitaj al ununura temo. Anstataŭ la jam tradiciaj, dediĉitaj ĉu al specifa aŭtoro – kiel Auld aŭ Ragnarsson – ĉu al nia beletro kiel tuto, la esperanta beletro jam disponas pri sufiĉe da materialo por ke oni povu prepari antologiojn, turnitajn al preskaŭ ĉiaj temoj, kondiĉe ke la kompilanto havu sufiĉajn paciencon, alirkapablon kaj tempon por tio. Tamen krom tiuj aferoj, kelkaj temoj postulas de la kompilanto kuraĝon, ĉar eĉ en la plej progresemaj kulturoj estas temoj, kiuj estas ankoraŭ tabuaj por multaj homoj. Tiel estas pri Verda stelo kaj roza triangulo (2021), antologio preparita de Giorgio Silfer, kiu en ĝi kompilis tekstojn, rilatajn al glat-aj (kelkfoje ankaŭ glataj!) temoj kaj/aŭ aŭtoroj.

Nur parta ekvilibro

En tiu mallonga, nur 111-paĝa verko, Silfer kolektis tekstojn de 12 aŭtoroj. Ne ĉiuj estas gejoj, ekzemple li mem, kiel li emfazas en la unua paĝo de la verko. La dek du tekstoj estas tre variaj: estas poemoj de Nicolino Rossi, Benoît Philippe, Gerrit Berveling, Lajos Tárkony, Ulrich Becker, Suso Moinhos kaj Paulo Silas; estas rakont(et)oj de K.R.C Sturmer, Mason Stuttard, Ulrich Matthias, denove Ulrich Becker kaj Etel Zavadlav (sola ino en la tuta kolekto), kaj unu teatraĵo, de la kompilinto mem. Kompreneble, ne ĉiuj aŭtoroj estas ege konataj en Esperantujo, kaj, kvankam Silfer provis krei ian ekvilibron inter diversaj beletraj ĝenroj, li ne kapablis, pro manko de inaj aŭtoroj, la samon fari rilate al seksaj genroj.

Sed tion li kompensis alimaniere: krom enmeti biografiajn skizojn pri la aŭtoroj, li enmetis post ĉiu teksto ankaŭ malgrandajn kaj diverstipajn analizojn, kiuj iras de simplaj omaĝoj, kiel tiuj de Lilia Nikolova kaj Tiberio Madonna al la karmemora Paulo Silas, ĝis vera eseo, kiel tiu de Suso Moinhos pri Mason Stuttard. Tiuj postparoloj ja helpas la legantojn – precipe tiujn, kiuj ne havas „gej-radaron” – pli bone kompreni nuancojn de la tekstoj, kiujn certe aliseksemuloj ne facile komprenus.

Mankas difino

Tamen, dum la laboro de Silfer estis sendube kuraĝa kaj – se mi ne eraras – inaŭguras vojon al laŭtemaj antologioj en Esperanto, kaj almenaŭ nur pro tio ĝi meritas ĉiajn laŭdojn, oni ja devas agnoski, ke tio tute ne okazus, se tiu sama antologio estus lanĉita alilingve. Malgraŭ siaj diversaj kvalitoj, ĝi prezentas demandojn, kiujn literaturaj teoriistoj kaj kritikistoj certe ne pardonus. La unua el ili estas, ke ĝi ne difinas, kio estas „geja literaturo”: Ĉu tiu verkita de samseksamaj aŭtoroj? Ĉu tiu kun temoj, argumentoj, roluloj, faktoj ktp, rilataj al samseksemeco? Ĉu la sumo de ambaŭ? Kaj sekve: ĉu ne-samseksemaj aŭtoroj ja kapablas verki tian literaturon? Kaj, ankoraŭ sekve: ĉu ili rajtas fari tion? Kaj, ankaŭ grave, ĉu literaturo, farita de gejoj, povas esti kunligita al kaj analizita kune kun tiu farita de lesboj?

Al tiuj demandoj la kompilinto ne respondas, kaj pro malesto de sufiĉe granda aro da tekstoj, kiu al li permesus pli da elektebloj, mi dubas, ĉu tiuj demandoj ja povas esti kontentige responditaj. Tio, tamen, ne signifas, ke ili ne valoras, nek ke iu el la supre menciitaj teoriistoj aŭ kritikistoj povu flanklasi ilin. Bonŝance por li, teoriistoj malabundas en la esperanta medio.

Enigma kovrilo

Sed dum tiu estas grava punkto, kiu ne rilatas al simplaj mortontoj kiel mi kaj mia afabla leganto, estas alia punkto, kiun mi ne povas ne mencii: la kovrilo mem de la libro, kiu montras enprizonigiton de naziaj koncentrejoj, surbruste portantan la du elementojn, kiuj titoligas la verkon. Bonege estas rememori la persekutadon faritan al samseksemuloj kaj al ni, esperantistoj – des pli ĉar ĉiutage la mondo pli kaj pli elmontras, ke ĝi ekde tiam nenion lernis – sed fakto estas, ke neniu el la tekstoj en la libro mencias tiun historian fakton! Tio estas, la kovrilo belege desegnita de Tihomir Lovriĉ, funkcias nur kiel kaptilo por tiuj, kiuj interesiĝas pri ambaŭ temoj, kaj por levi demandon: kial la numero de la enprizonigito estas 7609? Kion signifas tiu numero?

Tiuj demandoj, kiujn mi, kiel recenzisto, ne rajtas ne signali, tamen neniel forviŝas la valoron kaj de la tekstoj kaj de la antologio mem. Kontraŭe, estas interese, kiam legado de libro donas al ni pli da demandoj ol da respondoj. Kaj mi finas tiun recenzon esperante, ke oni baldaŭ ekvidos novajn laŭtemajn antologiojn.

Fernando PITA
Giorgio Silfer: Verda stelo kaj roza triangulo. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La-Chaux-de-Fonds: 2021, 111 paĝoj, broŝurita. ISBN 3-906595-26-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume