Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

IRLANDO

Rapida kresko por naciisma partio

La polemika naciisma partio Sinn Féin rapide kreskas laŭ enketoj, kiuj sugestas, ke malgraŭ siaj ligoj kun IRA, ĝi povus gvidi la sekvan registaron. Se tio okazos, unuafoje en la historio de Irlando la plej granda partio en la registaro estos partio de la maldekstro.

Laŭ nova opinisondo, 37 % de la enketitoj voĉdonus por Sinn Féin, kiu neniam estis tiom populara kaj superas siajn konkurantojn Fine Gael (21 %) kaj Fianna Fáil (20 %). En la parlamenta voĉdonado en 2020, la tri partioj ricevis preskaŭ samajn kvantojn da voĉoj. Tio montras kiel rapide Sinn Féin kreskas.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Nielsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume