Nova instanco de Eŭropa Unio (EU) havas sian oficialan sidejon en Slovakio. Temas pri Eŭropa Labor-Aŭtoritato (ELA), kies sidejo estis solene malfermita 1 la 9an de novembro 2021 en Bratislavo. La rubandon tranĉis la plenuma direktoro de ELA, Cosmin Boiangiu, la eŭropa komisionano pri dungado, socialaj aferoj kaj integrado, Nicolas Schmit, kaj la slovaka ĉefministro Eduard Heger.
ELA devos plibonigi la efektivigon de la EU-juro en la kampo de translima labormoviĝado kaj kunordigo pri sociala asekuro. Praktike tio signifas, ke ĝia ĉefa tasko estos plibonigi la kunlaboradon inter EU-landoj, kunordigi komunajn inspektadojn, fari analizojn, taksi la riskon en cirkonstancoj de translima labormoviĝado koncerne laboristojn kaj solvi disputojn inter la membroŝtatoj de EU en ĉi tiuj kampoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |