Ĉiujare en la aŭtuno la juda komunumo de Etiopio festis unikan festotagon: Sigd (ስግድ). Sesdek tagojn post la komenciĝo de la juda jaro la komunumo fastis, puriĝis, portis tradiciajn blankajn vestaĵojn kaj kune surgrimpis altajn montojn kaj preĝis por la reveno al Jerusalemo kaj por sia antikva hejmlando.
Sur la montpinto, la maljunuloj kaj religiaj estroj de la komunumo – Keisim (ቄሰ) (kesoj) – legis laŭtvoĉe Toraon el antikvaj libroj skribitaj permane en la geeza, la antikva lingvo de Etiopio.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |