Al la versio por grandaj ekranoj

Arto

BOREALOJ

Festivalo de artoj de Skandinavio kaj Baltio

Nekomparebla arta evento pri la kulturoj de malbone konataj landoj de Skandinavio kaj Baltio estis pasintjare la 29a festivalo „Borealoj”. Ĝi naskiĝis en 1992 laŭ iniciato de profesoroj pri la dana kaj norvega lingvoj en la universitato de Caen (Francio). Konstatinte, ke la norda kulturo estas nesufiĉe konata, ili komencis per nur literatura festivalo. Decida jaro estis 1994, kiam aperis la unua disko de la islanda kantistino Björk kaj filmo de Lars von Trier venkis en la kinofestivalo de Cannes (Francio). Tio montris la ekinteresiĝon de francoj pri la nordo. Tiam Jérome Rémy, arkitekto de „Borealoj” komencis rondvojaĝon en la „nordo” kaj konstatis, ke „ne estas hierarkio inter la diversaj artoj; la landoj estas malgrandaj kaj verkistoj ne povas karieri surbaze de nur unu sukcesa romano!”. Baltio aldoniĝis, kiam la tri baltaj landoj (Estonio, Litovio kaj Latvio) eniris Eŭropan Union.

Enfokusigo de unu lando laŭ la jaroj

En 2021 enfokusiĝis Danio. Ne vane la afiŝo montris ruĝan marvirineton, konatan figuron pro la rakonto de Andersen. La ambasadoro de Danio en Francio ĉeestis la unuan tagon. En 2022, por la 30a eldono (de la 10a ĝis la 20a de novembro) elstariĝos Svedio, en 2023 Islando, en 2024 Finnlando. Kroma intereso apud la intervjuoj de verkistoj, estas granda librovendado, ofte en ĉeesto de la tradukistoj kaj verkistoj, kiuj dediĉas siajn verkojn. Amuza estis la dialogo inter Siri Ranva Hjelm Jacobsen, juna verkistino el Feroaj Insuloj, parto de Danio, kaj Jón Kalmann Stefánsson, el Islando. Li estis inter la unuaj, kiuj salutis la talenton de Siri. Interese por ni, kiuj ŝatas lingvojn, estas aŭskulti ne tro konatajn lingvojn kaj provi parte kompreni. Ĉar Danio regas Gronlandon, invititaj estis Kim Leine, Mads Peder Nordbo kaj Mo Malo, danaj aŭtoroj, kies verkoj (parte) temas pri Gronlando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renée TRIOLLE
Francio


Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume