Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

GVATEMALO

Milionoj da vakcinoj eksvalidiĝis

La 28an de februaro grupo de opoziciaj parlamentanoj vizitis Centro Nacional de Biológicos en Gvatemalurbo, kie estas stokataj la vakcinoj aĉetitaj de la gvatemala registaro, por kontroli la eksvalidiĝon de pli ol unu miliono da dozoj de la kontraŭkovima vakcino Sputnik V. Tiu eksvalidiĝo reprezentas malprofiton de 84,3 milionoj da kecaloj (ĉirkaŭ 10 milionoj da eŭroj) pagitaj de la gvatemalanoj.

Laŭ Francisco Coma, ministro pri sano, la vakcinoj ne estis uzitaj de 54 % de la gvatemala loĝantaro pro la kontraŭvakcinaj grupoj kaj la malemo vakciniĝi, Multaj civitanoj kredas, ke la vakcino mortigas aŭ malebligas infangeneradon. Sputnik V estas la vakcino, kiu plej malallogas la gvatemalanojn. Nur 5000 tiaj vakcinoj estas injektataj ĉiutage. Pro tio la ministrejo pri sano lanĉis kampanjon en 25 lingvoj kontraŭ la misinformado, sed la sinteno de la loĝantaro tute ne ŝanĝiĝis. Eĉ se la gvatemalanoj volus Sputnik V, ĝi povus esti injektata nur en 69 % de la vakcinejoj, ĉar ĝi devas esti konservata je tre malalta temperaturo, kio ne eblas ĉie. Ankaŭ pro tio eĉ pli da dozoj alproksimiĝas al la limdato.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Nikolas MENKOS
Gvatemalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolas Menkos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-27
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume