Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

EGIPTIO

Persekutado kontraŭ aktivulo(j)

Jam antaŭe Italio estis ŝokita pro la morto en Egiptio de Giulio Regeni 1, itala doktoriĝonto ĉe la universitato de Kembriĝo, kiu estis forrabita la 25an de januaro 2016 en Egiptio kaj mortis, torturite, en egipta karcero. Malgraŭ multaj iniciatoj policaj kaj diplomataj, ankoraŭ ne estas konkludita proceso pri lia morto. La rilatoj inter Italio kaj la Egiptio de Al-Sisi estis kaj plu estas streĉitaj pro tio.

Dua okazo de plia streĉiteco prezentiĝis kun la aresto kaj 22-monata restado en karcero de alia esploristo, ĉi-foje mem egipta. La protagonisto estas Patrick Zaki 2, studento ĉe la universitato de Bolonjo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-30
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume