Al la versio por grandaj ekranoj

Tempo-dilemo (1)

S-ro Proškovec (MONATO 2022/05, p. 27) denove provas pruvi, ke dio ne ekzistas, ĉi-foje atentigante pri logikaj problemoj en pensoj pri tempo kaj eterno. Sed lia interesa pruv-provo mem havas fundamentan logikan problemon. Lia konkludo nur ŝajne sekvas logikan rezonadon, ĉar fakte la konkludo jam enestas en la komenco de liaj pensoj. Nome, lia antaŭsupozo, ke dio devas „pensi” kaj „agi” ene de la fizikaj leĝoj, jam neas dion kiel kreinton de tiaj kondiĉoj. Serĉi kreinton ene de la ecoj de kreitaĵo estas kontraŭdiro. En tiu senco mi komprenas la vortojn de la teologo Dietrich Bonhoeffer: „Dio, kiu ekzistas, ne ekzistas.” (el la jaro 1929, cetere.) Tio povus esti komuna bazo por di-kredantoj kaj nekredantoj. Se iu vere serĉas dion por sia vivo, tiu ĝin trovos. Se ne estas tia interna (pr)emo, oni povas „eterne” filozofiumi pri (ne)ekzisto de dio.

KIMURA Goro C.
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kimura Goro C. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume