Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

RUSIO

Se fine eblas nur fuĝi

La 25an de februaro, unu tagon post la invado. En la ĉambro ne estas aliaj homoj. La universitata instruistino ne plu eltenas: „Mi neniam pensis, ke tio povus okazi ..., ke ni estas en ****** 1”. Ŝi estas ege embarasita sed daŭrigas: „Mi esperas, ke Li 2 estas vere patrioto, ke Li scias ion, kion ni ne scias, ke ni havas pli potencajn armilojn. Pardonu, tio estas egoisma penso, sed mi ne naskis mian filon, por ke li tie mortu. Mi havis por li aliajn planojn.”.

Senpovaj civitanoj

Tiuj ĉi vortoj brile resumas la sintenon de almenaŭ parto de la rusianoj. Surprizon, senton de senpoveco, rezignacion. Kiuj kuraĝis protesti aŭ ne emis subteni Lian decidon, tiuj ekhavis problemojn – perdis la laboron, ricevis punojn, estis perfortitaj. Antaŭe la premo estis koncentrita nur sur minoritatajn grupojn (samseksemuloj 3, opoziciuloj 4 ktp) kaj eĉ estis permesita iom da „kosmetika” malkonsento (ĉefe direktita al malaltranguloj, al la t.n. ĉinovniki, kaj neniam al Li).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI
Italio-Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-31
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume