MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

GERMANIO

Trajnveturado por ĉiuj

Fine de la pasinta majo ebliĝis ĉe la germana fervojkompanio Deutsche Bahn aĉetado de tute nova bileto, kiu ĉi-somere influas la trajnveturadon. Temas pri la ĉi-lande jam multe pridiskutata 9-eŭra bileto, kiun anoncis la germana federacia registaro fine de marto kadre de rimedoj por alfronti la nuntempan akran altiĝon de la energikosto.

Dum la monatoj junio, julio kaj aŭgusto ĝi estas havebla kontraŭ naŭ eŭroj monate. La posedantoj povas veturi per ĉiuj lokaj publikaj transportiloj kaj regionaj trajnoj en Germanio sen aldona kosto aŭ bileto. La germana ministro pri transporto klarigis, ke la bileto senpere senŝarĝigas la civitanojn kaj instigas al energiŝparo, kaj longperspektive igos la publikan transporton pli alloga. La kialoj estas sociaj kaj klimataj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Viktoria SCHMIDBAUER
Germanio


Viktoria Schmidbauer studas germanan lingvistikon kaj lingvoinstruadon en Germanio. Ŝi ŝatas lerni lingvojn kaj emas vizitadi eŭropajn landojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Viktoria Schmidbauer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30