EseojGERMANIOĈu facilas esti najbaro de potenca urbo?Meksiko kaj Usono, Pollando kaj Germanio, Kartvelio kaj Rusio. Ofte eblas rakonti kiel malfacilis aŭ malfacilas esti najbaro de potenca lando. Aliflanke estas ankaŭ lokoj, kies potenca najbaro faciligas aferojn. Tio povas okazi inter landoj, kiel en Eŭropa Unio, sed ankaŭ ofte inter urboj. Samtempe ne ĉio estas enviinda. Faras bruon, gajnas mononApud la germana urbo Königs Wusterhausen antaŭ nelonge finiĝis la konstruado de la nova berlina flughaveno. Havante pli da spaco, ĝi estas pli malproksima de l' urbocentro, do estas malpli da avia bruo en Berlino sed pli da bruo en Königs Wusterhausen, precipe nokte. La partio Unabhängige Bürgerliste (Aŭtonoma kandidatlisto) lastjare kritikis la agadplanon pri bruo (Lärmaktionsplan) de Königs Wusterhausen dirante, ke la bruo permesita, kaŭzata de la flughaveno kaj de la aŭtovojo A10, superas la rekomendatajn valorojn de Monda Organizaĵo pri Sano. Krome ankaŭ pluraj mezuradoj prezentitaj en la agadplano estas malprecizaj kaj neuzeblaj. „La esploroj, mezuradoj kaj supozoj estas eraraj, do la konkludo estas senvalora” ili argumentis. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Frédéric DÜE
Germanio
|