La procedo disvolvi novan medikamenton ne nur postulas longan tempon kaj enorman monkoston, sed ĝin akompanas ankaŭ etika demando pri la traktado de bestoj. Ĉiujare pli ol kvar milionoj da bestoj, sole en Koreio, estas uzataj kiel kobajoj kadre de laboratoriaj eksperimentoj por la testado de novaj medikamentoj. Cetere, nur 8 % de la kemiaĵoj trapasantaj testadon inter bestoj sukcesas poste ankaŭ en klinika provado inter homoj, kio implicas diferencan sentivecon al medikamento inter homoj kaj bestoj.
Pasintjare la korea bioteknika kompanio Human Ace evoluigis platformon, kiu povas anstataŭi la testadon inter bestoj de novaj medikamentoj. La tekniko baziĝas sur tiel nomataj „surblataj organoj” 1 (angle Organ-on-a-Chip; sekve, pli mallonge: OOC), unue enkondukita en 2010 de profesoro Huh Dongeun el la Universitato de Pensilvanio kune kun esploristoj el la Instituto Wyss de la universitato Harvard. La sistemo simulas la mikrostrukturon kaj la fiziologiajn reagojn de tuta homa organo. Human Ace specife produktis surblatan koron, kiu entenas miokardiajn ĉelojn derivitajn el homaj praĉeloj. Efektive oni povas observi sub mikroskopo la imititan koron, batantan kiel vera kormuskolo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-06 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |