Al la versio por grandaj ekranoj

Ekonomio

NEDERLANDO

Entreprenoj agos konforme al la impostreguloj

Pli ol 40 nederlandaj internaciaj kaj aliaj grandaj entreprenoj interkonsentis ne aŭ ne plu kulpigi sin pri impost-evito kaj -eskapo. Entreprenoj kiel Philips, Jumbo, Ahold Delhaize, Randstad, Shell, Heineken, Rabobank kaj KLM anoncis kolektiĝi malantaŭ la tiel nomata Tax Governance Code (Impostgvida kodekso) de la organizaĵo de entreprenoj VNO-NCW.

Per tio ili konkrete deklaras konsideri pagon de imposto devo, dum ili promesas ne uzi kromvojojn en impostparadizoj nur por eviti impostojn. Laŭ Ingrid Thijssen [tejsen], prezidanto de VNO-NCW, la impostkodekso kontribuos al travidebleco pri la fiska konduto kaj la impostoj, kiujn pagas entreprenoj. Jam 20 el la 25 entreprenoj en la AEX-indikilo (la ĉefa amsterdama borsindikilo) kolektiĝas malantaŭ la interkonsento. „Internacie tiu ĉi paŝo estas vere unika. Ni ne konas aliajn landojn, kiuj faras tion. Kun tio ni marŝas antaŭe kaj tiu ĉi grupo de entreprenoj montras gvidantecon kaj faras belegan ekstran paŝon, pri kiu ni fieras”, tiel Thijssen.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kees NEEFT
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume