MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NORD-IRLANDO

Ĉu la irlanda estos rekonita?

La 21an de majo miloj da homoj manifestaciis sur la stratoj de Belfasto, la nord-irlanda ĉefurbo, por apogi leĝaron, kiu donos oficialan statuson al la irlanda lingvo.

Laŭ la konstitucio de Irlando, la irlanda estas la unua oficiala lingvo de la lando (kvankam ne la plej uzata), sed tion ne akceptis la plimulto de la porbritaj unuiĝistoj, posteuloj de la protestantaj koloniintoj de angla kaj sud-okcident-skota origino, kiuj setlis en Nord-Irlando en la Mezepoko. Ironie, nord-irlandaj protestantoj kaj kvakeroj troviĝis inter la plej fervoraj entuziasmuloj de la 19a-jarcenta revigligo de la irlanda lingvo – la tiel nomata Kelta Reviviĝo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando


Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30