Al la versio por grandaj ekranoj

Historio

ANTAŬ 90 JAROJ

Utopio de koloniistoj

La invada milito de Rusio en Ukrainio daŭras. Eĉ se la nerekta kaŭzo de ĉi tiu milito estis rompo de promeso fare de Usono ne pligrandigi Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO), Vladimir Putin certe lapidarigis sian nomon en la historio apud Hitler kaj Stalin. Multaj eŭropanoj konsciantaj pri la historio, je la sinsekvaj okazaĵoj de aneksado de Krimeo, la Interkonsento de Minsko kaj ĉi-foja invado en Ukrainio, probable rememoras koŝmarajn barbaraĵojn de Hitler, ekzemple aneksadon de Sudetlando, la Interkonsenton de Munkeno kaj la dispecigon de Ĉeĥoslovakio en la lasta jarcento.

Marioneta ŝtato

En Azio tamen tiu intenco de Putin establi marionetan registaron en Ukrainio kaj fari el ĝi bufran regionon kontraŭ landoj de NATO memorigas pri japana agado, nome, establon de marioneta ŝtato, Manĉurio, kiel japana kolonio kaj bufra regiono kontraŭ Sovetio en 1932, ĝuste antaŭ 90 jaroj. Japanio, precipe la Kantoa Armeo 1, kiu tiam garnizonis en Ĉinio, volis sekurigi kaj pligrandigi en Ĉinio la rajtojn kaj interesojn, kiujn Japanio gajnis rezulte de la venkoj kontraŭ Ĉinio, Rusio kaj Germanio. La 18an de septembro 1931 la Kantoa Armeo proprainiciate eksplodigis la trakon de la sud-manĉuria fervojo proksime al Mukden en norda Ĉinio. La sud-manĉuria fervojo estis transdonita de Rusio post la rus-japana milito. La Kantoa Armeo, atribuante la eksplodigon al la agado de la ĉina armeo, tuj komencis atakon en la tuta Manĉurio kaj okupaciis la ĉefajn urbojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume