MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Aktuale

Taglibro de l' milito ...

Leteroj el Moskvo: la unuaj 100 tagoj

Legantino skribas, kiel ŝi en Rusio sentis kaj travivis la unuajn 100 tagojn de la milito. Kompreneble, por protekti ŝin, MONATO ne publikigas ŝian nomon.

Letero 1, 17an de marto

Mi nun estas en Moskvo, sed mi naskiĝis en Ukrainio, kaj mi ofte vizitas Ukrainion. Miaj patrino kaj frato kaj plej proksimaj amikoj loĝas en la ukraina urbo Ĥarkivo. Kaj nun ni havas grandan problemon, ĉar bomboj kaj obusoj falas sur pacajn domojn. Miaj ukrainoj vokas kaj skribas al mi kaj petas: „Rusianoj, faru ion, alie ni pereos!” Mi aŭdas la eksplodantajn obusojn, kiam ili telefonas. Mi ploras, kaj ankaŭ ili ploras per la telefono. Kiam la komunikado kun miaj parencoj perdiĝis dum kvin horoj, mi pensis, ke ili estas mortigitaj. Sed tiam montriĝis, ke mankas elektro. Estas vunditoj kaj mortintoj en la urbo, pli da ili ĉiutage. Ĉiutage, tage kaj nokte, aviadiloj flugas super la urbo kaj ĵetas bombojn sur loĝkonstruaĵojn. En la loĝkvartalo, kie loĝas miaj parencoj, preskaŭ kvarono de la domoj estas detruitaj de obusoj. Mi scias, ke kelkaj loĝantoj, kiel mia patrino, rifuzas malsupreniri en bombŝirmejojn, ĉar ili timas morti sub la rubo. Mi ne povas elteni ĉion ĉi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

A. A.
Moskvo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de A. A. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28