Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

TURKMENIO

Nova prezidanto: ĉu espero aŭ malespero?

En Interreto troviĝas multo pri Turkmenio, sed tre malfacilas trovi ion fidindan. Ni provu kolekti en tiu ĉi eseo tion, kion ni scias certe pri tiu mez-azia lando, pri ĝia politika sistemo kaj pri ĉiutaga vivo de la popolo tie.

Rusoj kaj turkmenoj kunregas

Sciencistoj ĝenerale konsentas, ke ĝis la dudeka jarcento unuigita turkmena nacio ne formiĝis. Dum multaj jarcentoj diversaj lokaj triboj kaj klanoj submetiĝis nek al persaj ŝahoj, nek al ĥivaj ĥanoj, sed restis liberaj nomadoj, subtenantaj sin per sklavkomerco. Malsame ol kazaĥoj kaj aliaj nacioj de Mez-Azio, turkmenaj triboj obstine batalis kontraŭ rusaj konkerprovoj, sed devis koncedi sian malvenkon post la buĉado en la fortikaĵo Gok-Tepe en 1881. Kvankam la rusa carregistaro konstruis ĉe loka komerca vojkruciĝo la unuan urbon kaj nomis ĝin Aŝĥabado (laŭvorte en la persa „Amurbo”) kaj establis tie la administran ĉeflokon de la nova kolonia distrikto, ĝenerale la ĉiutaga vivo de la turkmena popolo ne ŝanĝiĝis. Pro malproksimeco de la centro, tie formiĝis du apartaj viv- kaj reg-manieroj, la rusa en Aŝĥabado kaj la antaŭa, loka, turkmena, ekster la ĉefurbo, kiu parenteze portis en la jaroj 1919-1927 la nomon Poltorack, memorigante la rusan revoluciulon Pavel Poltorackij. Ankaŭ la bolŝevika reĝimŝanĝo ne estis turkmena afero. Tion alportis rusaj komunistoj kaj ĝis la fino de tridekaj jaroj Moskvo ne konfidis la potencon al lokuloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30