MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TURKIO

Lando pli danĝera por virinoj

Laŭ prezidenta dekreto Turkio eliris el la Konvencio de Istanbulo la 20an de marto 2021. Ekde tiam la tribunaloj decidas favore al murdintoj kaj seksperfortintoj de virinoj.

La Konvencio de Istanbulo estas homrajtisma traktato de la Konsilio de Eŭropo kontraŭ perforto al virinoj. Ĝi estis malfermita por aliĝoj la 11an de majo 2011 kaj devigas la ŝtatojn enigi en siajn kriminalajn kodojn aŭ en alispecajn normojn tiajn deliktojn kiel psikologia perforto (art. 33), persekutaj agoj (art. 34), fizika perforto (art. 35), seksrilata krueleco, inkluzive de seksperforto (art. 36), kontraŭvola edz(in)igo (art. 37), difektado de inaj seksorganoj (art. 38), kontraŭvolaj abortigo kaj steriligo (art. 39); seksa molestado (art. 40).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Vasil KADIFELI
Turkio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30