Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

AKTUALE

Post furoro de sunpaneloj, ĉu nun hidrogenpaneloj?

Pro klimataj kaj energiaj krizoj, ĉie en la mondo nuntempe sciencistoj pristudas manierojn por limigi la uzadon de fosiliaj brulaĵoj kaj tiel redukti poluadon. Jam tre oftaj estas sunpaneloj sur tegmentoj por produkti elektron pere de sunradiado. Aro da projektoj okupiĝas pri produktado kaj aplikoj ligitaj al hidrogeno. Hidrogeno fakte kostas konsiderinde malpli ol tergaso aŭ elektro. Plej ofte la fabrikado okazas per elektrolizo de akvo, sed ankaŭ tio konsumas energion kaj poluas.

Tegmento

Noveca modelo de hidrogenpanelo, freŝe prezentita de la belga kompanio Solhyd kunlabore kun la universitato de Loveno, ja similas al sunpanelo, sed la esplorskipo sukcesis krei specon de panelo, kiu kaptas akvovaporon el la aero kaj produktas hidrogenon per sunenergio. Do, anstataŭ konektiĝi kun elektrokablo, ĝi konektiĝas kun gasdukto. La instalaĵo ne enhavas maloftajn metalojn kaj estas relative malmultekosta. La procezo tute ne poluas. Ĉiu panelo funkcias sendepende. Do facile eblas instali ĝin private sur tegmento kaj uzi la gason. Ĉiu ekzemplero de la produktita modelo produktas tage po 250 litrojn da hidrogeno stokebla en cisterno.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume