Al la versio por grandaj ekranoj

La taŭrofelo

Nepreparita leganto malfacile povas diveni, ke taŭrofelo estas la aspekto, kiun povas havi geografia mapo de Iberio se pendigita ĉemure aŭ sternita surplanke; kaj certe ne imagas, ke tra tiu bildo esprimiĝas profundaj sentoj de amo, de paco, de kontraŭmilita deziro. La verkinto, Salvador Espriu (1913-1985), unu el la plej renomaj katalunaj aŭtoroj, traspertis kaj la intercivitanan militon en Hispanio (1936-1939) kaj la duan militegon tutmondan, kiun Hispanio tamen preskaŭ nur derande rigardis, ankoraŭ neresaniĝinte el sia interna konflikto.

La sento, kiun establis la reĝimo de Francisco Franco dum multaj jaroj, estis divido inter venkintoj kaj venkitoj: resanigon de tiu fendo celis studentaj protestoj, kiujn ankaŭ Espriu partoprenis. La reĝimo firmiĝis ne nur per la armea venko, sed ankaŭ per la konkordato kun Vatikano (1953) kaj per la enpreno de Hispanio en UN (1955). Helpis ankaŭ la forta injekto de kapitaloj fare de Usono, kongrue kun la lokiĝo de Hispanio en la okcidenta tendaro dum la malvarma milito. La komunista partio estis malpermesita, la diktaturo establiĝis iom post iom.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Carlo MINNAJA
Salvador Espriu: La pell de brau – La taŭrofelo. Paco kaj harmonio postmilita. El la kataluna tradukis Abel Montagut. Eld. Kataluna Esperanto-Asocio, 2022. 132 paĝoj, kudre bindita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume