De kelkaj jardekoj plivigliĝas la debatoj pri la kulturaj roloj kaj valoroj de minoritataj grupoj ene de pli grandaj naciaj komunumoj. Ĉar tiu debato, en diversaj okazoj, tre ofte kuniĝas al defendo de politikaj sintenoj, same ofte ili rapide fariĝas defendo de naciismaj kaj/aŭ sendependigaj movadoj.
Kvankam tio estas tutmonda demando, kiu, en kelkaj landoj, rapide evoluas al intercivitanaj militoj, en Eŭropo ĝi akiras tute specifajn konturojn, ĉar la ekzisto de longtempe plene funkcianta kultura industrio potencigas la reton de diskursoj por kaj kontraŭ tiuj diversaj sintenoj, kio igas la plendojn kaj postulojn de tiuj minoritatoj, se ne pli perfortaj, certe pli bruaj ol en aliaj kontinentoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-14 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |