Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

SOCIO

Rajto al reedziniĝo en Ĉinio

En la pli ol dumiljara feŭda Ĉinio, dum la tuta vivo virino havis nur unu edzon. Eĉ se la edzo tuj mortis post la geedziĝo, laŭ la moroj la virino ne rajtis edziniĝi denove, kaj ŝi vivis sian postan vivon kiel vidvino.

Tiam virinoj kutime faris nur hejmajn laborojn kaj ne povis gajni monon per tio. Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la ĉina registaro kontraŭis la longtempan moron kaj leĝe donis al ĉiuj, ĉu viroj ĉu virinoj, egalan rajton al geedziĝo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Xu JINMING
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume