Al la versio por grandaj ekranoj

Arto

PENTRARTO

Ekspozicio Oleg Celkov. Fremdulo

La unua plenskala retrospektiva ekspozicio de la pentristo Oleg Celkov (1934-2021) okazis en la Moskva Muzeo de Moderna Arto (MMDMA) de la 2a de marto ĝis la 10a de julio 2022. La projekton organizis kolektanto Igor Cukanov, kies Tsukanov Family Foundation funkciis kiel kunorganizanto de la ekspozicio, kaj artkritikisto Andrej Jerofejev estis invitita kiel kuratoro.

La ekspozicio de ok temaj sekcioj kovris la periodon de la krea agado de Celkov de la 1950aj ĝis la 2020aj jaroj. Pli ol 100 pentraĵoj el 25 privataj kaj muzeaj kolektoj en Rusio, Francio, Svislando, Germanio kaj Usono estis prezentataj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Aleksej SALOMATOV


Aleksej Salomatov estas fotisto kaj reĝisoro de dokumentaj filmoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aleksej Salomatov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume