Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

NUKLEAJ ARMILOJ

Recepto por neniigi la planedon

En Vieno okazis de la 21a ĝis la 23a de junio konferenco de la ŝtatoj subskribintaj la Traktaton pri Abolo de Nukleaj Armiloj (TONA), kiu ekvalidis en januaro 2021. Ĝi unuafoje starigas konforme al la internacia juro malpermeson de posedo, uzo kaj minaco apliki nukleajn armilojn. Krom tio la traktato estigas bazon por nuklea malarmado.

En 2017 por la traktato voĉdonis 122 el 193 membro-ŝtatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝis nun 86 ŝtatoj subskribis kaj 65 ratifis ĝin. La traktato tamen estas malakceptita de naŭ nukleaj landoj: Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio, Barato, Pakistano, Israelo, Nord-Koreio. Ili plu fidas la principon de nuklea fortimigo. Neniu el la membro-ŝtatoj de NATO pretas aliĝi al ĝi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume