MONATO

Dinamika, vigla, facila, simpla...

Denove mi povas ripeti la frazon: „En Esperantujo aperis nova talenta krimromanisto, kies nova libro pliriĉigos nian literaturon”. Feliĉe li estas ne nur talenta, sed ankaŭ fruktodona. Al vico de jam konataj krimromanoj de Ronald Gates - La septaga murdenigmo kaj Kolera afero - aldoniĝis Morto de sciencisto. Denove la samaj ĉefrolantoj: Polica komisaro Roberto Elis kaj lia amiko universitata gardisto Petro Tomson kunlaboras por solvi enigmon pri murdo de vizitanta sciencisto sur teritorio de fikcia aŭstralia universitato. Videblas, ke la aŭtoro malavare uzas siajn spertojn kiel iama estro de unu el tiaj universitatoj: Li bone scias kaj la priskribitan scenejon kaj la konduton de ties rolantoj.

Do, denove murdo, denove enigmoj. Interesa detalo: Se en la unua romano ĝi okazis somere, en la dua en aŭtuno, ĉi-okaze estas plena vintro. Eble pro tio, ke niaj herooj jam iom spertiĝis, nun ili suspektas ne ĉiujn, sed distingas nur ses suspektatojn kaj konscience kaj celkonscie serĉas motivojn (ankaŭ - alibiojn) de l' murdisto. Pri tiuj ĉi iliaj penoj temas la romaneto, kaj legantoj scivole kaj gape sekvas, kiel disvolviĝas la intrigo. Oni povas konstati, ke spertiĝis ne nur la ĉefrolantoj, sed ankaŭ la aŭtoro mem. Ja ne nur pligrandiĝis la kvanto de rolantoj kaj la „situacioj” (juna senhejmulo, malfidelaj geedzoj, perfido, ĵaluzo, profesia envio kaj sciencaj fraŭdoj, eĉ militaj sekretoj kaj rivalecintrigoj), sed ankaŭ, kompare kun pli fruaj verkoj, signife pliprofundiĝis la karakteroj de l' rolantoj, plireliefiĝis kaj samtempe pliriĉiĝis iliaj trajtoj.

Unuvorte, tre interesa kaj alloga krimromano, verkita en dinamika, vigla maniero, en facila, simpla lingvo.

Nikolaj STEPANOV

Ronald Cecil Gates: Morto de sciencisto. Eld.: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994. 84 p. ISBN: 90-71205-55-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2 majo 2001
Valida XHTML 1.0!