La ciferecaj versioj de MONATO

Al la versio por grandaj ekranoj

MONATO estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ankaŭ ciferece.

Prezo: Cifereca abono kostas 60 % de la papera versio. Bonvolu konsulti la tarifon. Kiu abonas la paperan version, povas ricevi unu el la ciferecaj versioj senpage post simpla peto al monato@monato.be.

Versioj: Ekzistas tri ciferecaj versioj: PDF, ePub kaj Mobipocket.

La PDF-versio enhavas ne nur la tekstojn, sed ankaŭ ĉiujn fotojn kaj tabelojn el MONATO. La PDF-versio aperas unufoje monate. Vi povas elŝuti multajn numerojn en la formo PDF el nia indeksopaĝo.

La ePub kaj Mobipocket-versioj enhavas ĉiujn tekstojn el MONATO kaj multajn kolorajn fotojn. Ili estas destinitaj al posedantoj de lertaj poŝtelefonoj kaj poŝkomputiloj kiel iPad kaj iPhone. Vi povas elŝuti senpagan provnumeron en la dosierformoj ePub kaj Mobipocket.

Kiun formon elekti? Ĉu PDF, ePub aŭ Mobipocket?

Aliĝi por unu aŭ pluraj jaroj: Por aboni ciferecan version, vi pagu pere de via kutima peranto aŭ rekte al FEL per la abonilo.

Ni deziras al vi multe da legoplezuro!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-05-28
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume