MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

La ciferecaj versioj de MONATO

Al la versio por poŝtelefonoj

MONATO estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ankaŭ ciferece.

Prezo: Cifereca abono kostas 60 % de la papera versio. Bonvolu konsulti la tarifon. Kiu abonas la paperan version, povas ricevi unu el la ciferecaj versioj senpage post simpla peto al monato@monato.be.

Versioj: Ekzistas kvar ciferecaj versioj: PDF, ePub, Kindle kaj mp3.

La PDF-versio enhavas ne nur la tekstojn, sed ankaŭ ĉiujn fotojn kaj tabelojn el MONATO. La PDF-versio aperas unufoje monate. Vi povas elŝuti multajn numerojn en la formo PDF el nia indeksopaĝo.

La versioj ePub kaj Kindle enhavas ĉiujn tekstojn el MONATO kaj multajn kolorajn fotojn. Ili estas destinitaj al posedantoj de lertaj poŝtelefonoj kaj poŝkomputiloj kiel Kindle, iPad kaj iPhone. Vi povas elŝuti senpagan provnumeron en la dosierformoj ePub kaj Kindle.

La mp3-versio estas unualoke destinita por vide handikapitaj personoj, sed ankaŭ aliaj povas favore uzi ĝin.

Kiun formon elekti? Ĉu PDF, ePub, Mobipocket aŭ mp3?

Aliĝi por unu aŭ pluraj jaroj: Por aboni ciferecan version, vi pagu pere de via kutima peranto aŭ rekte al FEL per la abonilo.

Ni deziras al vi multe da legoplezuro!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-20