Al la versio por grandaj ekranoj

Ekonomio

POST-PANDEMIA PROGNOZO

Profunda recesio en orienta Eŭropo

La Viena Instituto pri Internaciaj Ekonomiaj Komparoj (WIIW - www.wiiw.ac.at/) en junio 2020 publikigis prognozon, en kiu oni taksas, ke la ekonomia recesio kaŭzita de la kronvirusa pandemio en la 23 landoj de meza, orienta kaj sud-orienta Eŭropo estos pli grava ol tiu sekve de la tutmonda financa krizo en 2008. La averaĝa reala malneta enlanda produkto (MEP) de la regiono malpliiĝos je 6,1 % dum 2020, kompare kun 5,6 % dum 2009. Ĝi estos la plej malbona jaro post la fruaj 1990aj jaroj. La komenca restariĝo de la regiono estos multe pli malforta: nur 2,8 % en 2021 kompare kun 4,4 % en 2010.

Dum 2020 la malkreskoj de MEP plej varios en la landoj de orienta Eŭropo. Dum tiu jaro la plej grandajn realajn malpliiĝojn oni atendas en Kroatio (-11 %), Slovenio (-9,5 %), Slovakio (-9 %) kaj Montenegro (-8 %). Tio spegulas la speciale grandan dependecon de tiuj landoj de ekstera komerco kaj / aŭ de turismo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume