EkonomioPOST-PANDEMIA PROGNOZOProfunda recesio en orienta EŭropoLa Viena Instituto pri Internaciaj Ekonomiaj Komparoj (WIIW - www.wiiw.ac.at/) en junio 2020 publikigis prognozon, en kiu oni taksas, ke la ekonomia recesio kaŭzita de la kronvirusa pandemio en la 23 landoj de meza, orienta kaj sud-orienta Eŭropo estos pli grava ol tiu sekve de la tutmonda financa krizo en 2008. La averaĝa reala malneta enlanda produkto (MEP) de la regiono malpliiĝos je 6,1 % dum 2020, kompare kun 5,6 % dum 2009. Ĝi estos la plej malbona jaro post la fruaj 1990aj jaroj. La komenca restariĝo de la regiono estos multe pli malforta: nur 2,8 % en 2021 kompare kun 4,4 % en 2010. Dum 2020 la malkreskoj de MEP plej varios en la landoj de orienta Eŭropo. Dum tiu jaro la plej grandajn realajn malpliiĝojn oni atendas en Kroatio (-11 %), Slovenio (-9,5 %), Slovakio (-9 %) kaj Montenegro (-8 %). Tio spegulas la speciale grandan dependecon de tiuj landoj de ekstera komerco kaj / aŭ de turismo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|