Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

USONO

Nova gardisto

Ĉu surstrata patrolanto, kiu pezas 180 kg, taŭgas por tia laboro? Verŝajne ne. Sed ĝuste tiaj gardistoj baldaŭ aperos por labori en transporta sekcio kaj en parkejoj de la grandega internacia flughaveno en Hjustono. Temas pri roboto K-5 de la kompanio Knightscope. Tio estas speciala maŝino, kiu funkcias laŭ senhalta reĝimo de 24 horoj en ĉiu tago de la semajno kaj kapablas reŝargi sin sen homa helpo. La roboto celas prizorgi kaj gardi grandajn areojn ne nur en flughavenoj, sed ankaŭ en hospitaloj, stadionoj, benzinstacioj, loĝistikaj instalaĵoj, grandaj ĉiovendejoj ktp.

En la praktiko

La plej granda hjustona flughaveno decidis testi la roboton, ĉar tia kroma gardisto povas ne nur zorgi pri aŭtoj en la grandega parkejo, sed ankaŭ helpi al pasaĝeroj. Per speciala butono eblas ĉiam tuj kontakti gvidantan administrantan grupon kaj rapide solvi problemojn, se tiuj aperas ĉe pasaĝeroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-13
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume