Moderna vivoUSONONova gardistoĈu surstrata patrolanto, kiu pezas 180 kg, taŭgas por tia laboro? Verŝajne ne. Sed ĝuste tiaj gardistoj baldaŭ aperos por labori en transporta sekcio kaj en parkejoj de la grandega internacia flughaveno en Hjustono. Temas pri roboto K-5 de la kompanio Knightscope. Tio estas speciala maŝino, kiu funkcias laŭ senhalta reĝimo de 24 horoj en ĉiu tago de la semajno kaj kapablas reŝargi sin sen homa helpo. La roboto celas prizorgi kaj gardi grandajn areojn ne nur en flughavenoj, sed ankaŭ en hospitaloj, stadionoj, benzinstacioj, loĝistikaj instalaĵoj, grandaj ĉiovendejoj ktp. En la praktikoLa plej granda hjustona flughaveno decidis testi la roboton, ĉar tia kroma gardisto povas ne nur zorgi pri aŭtoj en la grandega parkejo, sed ankaŭ helpi al pasaĝeroj. Per speciala butono eblas ĉiam tuj kontakti gvidantan administrantan grupon kaj rapide solvi problemojn, se tiuj aperas ĉe pasaĝeroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|