Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

AKTUALE

Sukcese revenis japana asteroid-sondilo

La 6an de decembro 2020, Hajabusa 2 (Falko 2), asteroid-sondilo de Japana Kosmoesplora Instituto (JAXA), sukcese revenis de la asteroido 162173 Rjugu kaj lasis kapsulon fali sur dezerton de Aŭstralio. Oni reakiris la kapsulon, entenantan sablojn de Rjugu, kaj transportis ĝin al Tokio. Baldaŭ komenciĝos la distribuado kaj analizado de la materio de Rjugu fare de sciencistoj el diversaj fakoj en la mondo. Rjugu havas diametron de 0,7 kilometroj kaj estas rigardata kiel unu el la eventuale riskhavaj asteroidoj, kiuj povus kolizii kontraŭ Tero.

Hajabusa 2 lanĉiĝis en decembro 2014 kaj renkontiĝis kun Rjugu en junio 2018. Ĝi pristudis la planedeton (asteroidon) diversmaniere dum unu jaro kaj duono, kaj ĝi ekvojaĝis reen al Tero en novembro 2019. Ekde la ekveturo ĝis la reveno, Hajabusa 2 vojaĝis ĉirkaŭ 5,24 miliardojn da kilometroj kaj plenumis multajn taskojn. Jenaj estas unuaj atingoj en la mondo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-31
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume