MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Sukcese revenis japana asteroid-sondilo

La 6an de decembro 2020, Hajabusa 2 (Falko 2), asteroid-sondilo de Japana Kosmoesplora Instituto (JAXA), sukcese revenis de la asteroido 162173 Rjugu kaj lasis kapsulon fali sur dezerton de Aŭstralio. Oni reakiris la kapsulon, entenantan sablojn de Rjugu, kaj transportis ĝin al Tokio. Baldaŭ komenciĝos la distribuado kaj analizado de la materio de Rjugu fare de sciencistoj el diversaj fakoj en la mondo. Rjugu havas diametron de 0,7 kilometroj kaj estas rigardata kiel unu el la eventuale riskaj asteroidoj, kiuj povus kolizii kontraŭ Tero.

Hajabusa 2 lanĉiĝis en decembro 2014 kaj renkontiĝis kun Rjugu en junio 2018. Ĝi pristudis la planedeton (asteroidon) diversmaniere dum unu jaro kaj duono, kaj ĝi ekvojaĝis reen al Tero en novembro 2019. Ekde la ekveturo ĝis la reveno, Hajabusa 2 vojaĝis ĉirkaŭ 5,24 miliardojn da kilometroj kaj plenumis multajn taskojn. Jenaj estas unuaj atingoj en la mondo.

1. Liverado kaj dismetado de pluraj esploraj robotoj sur la planedeto;

2. Surteriĝo de Hajabusa 2 mem per precizeco ene de 60 centimetroj;

3. Kreado kaj observado de artefarita kratero;

4. Surteriĝo ĉe 2 punktoj sur la sama planedeto;

5. Aliro al subsurfaca materio de planedeto;

6. Realigo de pluraj kaj plej malgrandaj artefaritaj satelitoj ĉirkaŭ la planedeto.

Sabloj

Tamen la plej granda misio plenumita estas la akiro kaj liverado de materio, fakte sabloj, el Rjugu. Sciencistoj esperas, ke la ekzamenado de la akiritaj sabloj klarigos du grandajn sekretojn: (1) la originon kaj evoluon de la sunsistemo, kaj (2) la kreiĝon de vivo. La sunsistemo havas ok planedojn kaj multegajn planedetojn. Kiam la suno naskiĝis antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj, etaj fragmentoj, rondirante ĉirkaŭ ĝi, multfoje koliziis inter si kaj kungluiĝis, kaj finfine formiĝis planedoj, grandaj kaj malgrandaj. La surfaco de Rjugu estis aparte eksponita al severaj kondiĉoj de la universo kiel sunvarmo kaj radioj. Tial Hajabusa 2 enpafis kuglojn kaj kolektis sablojn sub la surfaco. Multaj sciencistoj pensas, ke akvo kaj organikaĵoj, necesaj por vivo kaj ĉeestaj sur Tero, devenis el asteroidoj, kiuj koliziis kontraŭ ĝi en antikva tempo. Rjugu estas nigra asteroido kun organikaj aŭ hidrataj mineraloj. Do oni esperas, ke, analizante organikan materion akiritan, oni trovos ŝlosilon por solvi la demandon, de kie venis la akvo kaj la organikaĵoj ekzistantaj sur Tero.

Jon-motoroj

Hajabusa 2 estas la posteulo de Hajabusa, kiu esploris asteroidon 25243 Itokaŭa dum la jaroj 2003-2005. La vojaĝo de Hajabusa estis plena je malfacilaĵoj. La elpreno de sabloj ne same glate iris kiel planite, kaj Hajabusa revenis kun nur iom da materio. Okazis kelkaj miskomunikadoj kaj paneoj de la motoro. Sed iele Hajabusa revenis al la terglobo, kaj post delaso de la kapsulo ĝi forbrulis en la atmosfero. Oni multon lernis el la sperto de la antaŭulo kaj plibonigis Hajabusa 2 pri jon-motoroj, gvidaj kaj navigaj ekipaĵoj, materiokaptiloj, sinrega sistemo ktp. Rezulte la vojaĝo kaj la akiro de materio de Rjugu senprobleme plenumiĝis, liverante eĉ 5,4 gramojn da materio, pli ol la projektitaj 0,1 gramoj, la minimuma kvanto por sciencaj analizoj.

Nova misio

Nun Hajabusa 2 estas survoje al sia nova misio: viziti alian asteroidon nome 1998KY26. La vojaĝo bezonos 11 jarojn. La asteroido, unuafoje observita en 1998, havas preskaŭ globan formon kun diametro de 30 metroj, kaj ĝi rotacias dum 10,7 minutoj. Ĉi tiu asteroido, turniĝante sur orbito, kiu proksimiĝas al Tero, same apartenas al la grupo de eventuale riskaj asteroidoj, kiuj povus kolizii kontraŭ Tero. La supozata ofteco de kolizio de asteroidoj kun diametro de pli ol 30 metroj kontraŭ Tero estas unu fojo en kelkaj jarcentoj. Sed eĉ malgranda asteroido kun 30-metra diametro povus kaŭzi severan damaĝon al Tero. La meteorŝtono, kiu falis en Uralon en 2013 kaj vundis pli ol 1500 homojn, havis 17-metran diametron. Do japanaj sciencistoj intencas uzi Hajabusa 2 por kolekti donitaĵojn pri la strukturo kaj forteco de la asteroido por trovi rimedojn kun la celo eviti kolizion, ekzemple per kunbato de artefarita objekto kontraŭ la asteroido por ŝanĝi ties orbiton.

Sentimentaleco

La antaŭulo Hajabusa havis multajn paneojn kaj malfacilaĵojn. La intereso, zorgo kaj maltrankviliĝo de la japana popolo rilate al Hajabusa des pli fortiĝis, ju pli ofte la novaĵoj pri tiuj malfacilaĵoj alvenis. Tial la ĝojo je la reveno kaj livero de la kapsulo estis granda. Aliflanke la glata flugado kaj sukcesa liverado de la asteroida materio de Hajabusa 2 alportis ĝojigan kaj kuraĝigan novaĵon al la japana socio suferanta pro la pandemio de kronviruso. Multaj japanoj sentas iom da simpatio por Hajabusa 2, kiu senripoze forflugis por nova misio, vojaĝo sen revenbileto. Ĉu tio estas troa personigo de maŝino kaj japaneca sentimentaleco?

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.