Al la versio por grandaj ekranoj

Kiel Fukuŝimo ŝanĝis nian vivon en Tokio

Pasis dek jaroj post la granda tertremo okazinta la 11an de marto 2011 en orienta Japanio, kiu okazigis ankaŭ la akcidenton en la nuklea centralo Fukuŝimo Unu en la samnoma gubernio. La damaĝoj en la regiono restas ĝis nun, kaj la problemoj pri tio, kien meti la radioaktivan rubaĵon kaj kion fari pri la poluita akvo, ankoraŭ ne estas solvitaj. Precipe pri tiuj aferoj Hori Jasuo multe raportis esperantlingve, i. a. en la serio „Raportoj el Japanio”. Do, ĉi-artikole mi volas prezenti, kiel ŝanĝiĝis nia vivo en Tokio post la akcidento.

Nelonge post la tertremo la elektra kurento ne plu atingis nian hejmon. Nia familio tre haste devis formanĝi la tutan glaciaĵon konservatan en la frostujo, antaŭ ol ĝi degelus. Miaj infanoj, tiam infanĝardenanoj, ankoraŭ havas bonan memoron pri tiu tago, kiam oni povis manĝi tiom multan glaciaĵon en unu tago. Tiam ni nenion sciis pri la okazintaĵoj en Fukuŝimo. La realo evidentiĝis nur kelkajn tagojn poste.

La informo pri la akcidento kaŭzis en mi duoblan ŝokon. Unue, ke la homoj en Fukuŝimo kaj la ĉirkaŭaĵo devis forlasi sian hejmon pro la radioaktiva poluado. Due, ke la tieaj centraloj apartenas al Tokia Elektro-Kompanio (TEPCO), kaj ke ili produktis energion ne por fukuŝimanoj sed por ni en Tokio. Antaŭ la tertremo, kvarono de la elektro konsumata en Tokio venis de Fukuŝimo. Pri tio mi, kiel multaj aliaj tokianoj, tute ne konsciis. Oni ĉiam parolas pri fukuŝima katastrofo, sed fakte ĝi rilatas al Tokio.

Ĉu senkatastrofa elektro por Tokio?

Kial oni konstruis la nuklean centralon en Fukuŝimo, pli ol ducent kilometrojn for de Tokio? Ĉar tie loĝas notinde malpli da homoj ol en Tokio, kaj okaze de katastrofo la damaĝo estos malpli granda. Post la konstruado, la registaro kaj la estroj de la elektrokompanio diris al fukuŝimanoj, ke tiaj centraloj estas tute sekuraj. Post la akcidento ili diris, ke neniam ili pensis, ke tia gravega akcidento povus okazi. Sed se ili neniam pensis pri tio, ili povus esti konstruintaj la centralon en Tokio. Konstrui ĝin en Fukuŝimo jam signifis, ke ili konsciis pri la eblo de katastrofo.

Eksciinte la maljustecon, ke oni intence endanĝerigis la sanon kaj vivon de alilokaj homoj por doni komfortan vivon al tokianoj, mi pripensis kion ni – loĝantaj en Tokio – povas fari por atingi „elektroenergian justecon”. Kaj mi kun mia edzino decidis ŝpari kaj mem produkti elektron, por ne plu dependi de aliaj regionoj.

Nia ŝparado

Ni ne plu uzas elektraĵojn, kiuj estas ne-nepraj; eĉ ne tiujn, kiuj uzas baterion. Ekzemple, mi rimarkis, ke en necesejo oni same agrable varme sidas sur tuka kovrilo sen elektra necesuja varmigilo (japana inventaĵo trovebla en preskaŭ ĉiuj modernaj japanaj hejmoj kaj oficejoj), ke eblas razi sin per neelektra razilo, ke haroj nature sekiĝas kun la helpo de bantuko, ke en retmesaĝa epoko fakson oni jam ne bezonas, ke abundas informoj kaj amuzaĵoj en la reto (kio malnecesigas televidilon) ktp. Restantaj elektraj aparatoj uzataj en la hejmo estas lumiloj, fridujo, komputilo, poŝtelefono, gladilo kaj radioaparato. La mikroondilo kaj printilo nelonge post la akcidento difektiĝis kaj ni ne aĉetis novajn. Kiam la somera varmo iĝas neeltenebla, ni uzas elektran ventumilon anstataŭ klimatizilon. Tio vere sufiĉas. Tion povas atesti ankaŭ pasportservaj gastoj, kiuj tranoktis ĉe ni somere.

Ne necesis aĉeti iun anstataŭaĵon, krom la ĉarma permane funkcianta sonorilo, kiu anstataŭas la elektran. Poŝtoficistoj kaj gastoj sonorigas ĝin okaze de vizitoj. La sola granda investo temis pri la stovo, kiu krom vintre liveri varmon al la tuta hejmo, ankaŭ multe kontribuas al agrabla etoso pro la dancanta flamo.

Ŝanĝo de vivstilo

Antaŭe mi pensis, ke ne eblas vekiĝi sen vekhorloĝo. Sed regula vivo ebligis al mi ĝustatempan vekiĝon. Eĉ ne unufoje mi malfruiĝis al laboro. Al tio helpas, ke ni ŝanĝis la vivstilon tiel, ke ni frue vekiĝas por utiligi la sunlumon kiel eble plej longe. Tute bone funkcias la „stomakhorloĝo”, kiel ni nomas en la japana lingvo la biologian kapablon „senti” la tempopason. Krome, dum la laborado kiel universitata instruisto, la vizaĝoj de la studentoj klare montras la momenton, kiam mi devas fini la lecionojn, do mi neniam havas problemon fini ĝustatempe. Helpas ankaŭ tio, ke matene mi havas pli da tempo; tiel mi ne plu devas hasti al la laborejo. Mi komencis foje eĉ piediri anstataŭ trajni laborejen.

Tiamaniere mi gajnis multajn interesajn spertojn. Sed la plej granda surprizo estis, ke ni tute ne suferas pro la nova vivstilo sen multaj elektraĵoj. Male, ni trovis, ke ni vivas same komforte kiel antaŭe – eĉ agrabliĝis la hejma etoso kaj persona sento – havante pli da tempo matene kaj atentante pli bone pri la korpo.

Kaj jen la rezulto de la ŝparado: nia elektrokonsumo reduktiĝis al ĉ. triono de la konsumo de aliaj kvarkapaj familioj en Tokio. Tio kompreneble signifas ankaŭ monŝparon.

Kiel ni produktas energion?

Unu jaron post la akcidento ni instalis sunpanelojn sur nia tegmento. Dumtage ni uzas nian propran elektrokurenton kaj la reston ni vendas. Kiam la suno ne brilas, ni aĉetas energion de elektra kompanio nomata Green People's Power (verda popol-elektro), kiun civitanoj kune fondis kaj al kiu ankaŭ ni aliĝis. Kontraste al la grandaj kompanioj, ĝi celas liveri elektron centprocente venantan el renovigeblaj fontoj. Ĉar laŭ ŝtata subtena sistemo por pliigi renovigeblajn energiojn ni povas pli altpreze vendi ol aĉeti, baldaŭ – laŭplane post 12 jaroj – ni povos regajni la monon, kiun ni elspezis por instali la sunpanelojn.

Ni ne estas solaj

Eble vi nun demandas, ĉu la ĉi tie prezentata vivstilo de nia familio estas escepto. Eble nia familio estas iom ekstrema kazo, sed la tendenco klare montras, ke ni ne estas solaj. Post la nuklea akcidento oni iĝis pli konscia pri uzado de energio. Multloke oni trovas afiŝojn, kiuj alvokas al elektroŝparado. La averaĝa elektrouzo de japanaj familioj kreskis ĝis la jaro 2010, sed poste komenciĝis malkreskado, al kiu certe kontribuis tia konsciiĝo.

Aliflanke, rapide multiĝis la civitanaj iniciatoj por produkti energion. Nuntempe ekzistas pli ol mil lokaj elektrejoj kolektive fonditaj de civitanoj tra tuta Japanio. Unuarigarde ŝajnas, ke krom la rekte damaĝita regiono, la japana socio ne-multe ŝanĝiĝis post la akcidento, sed eblas diri, ke tamen io moviĝis.

kigo
KIMURA Goro Christoph
korespondanto de MONATO en Japanio

Kimura Goro Christoph laboras kiel profesoro en la universitato Sofia en Tokio. Esperanton li eklernis en 1992.