Moderna vivoOPINIOKiel Fukuŝimo ŝanĝis nian vivon en TokioPasis dek jaroj post la granda tertremo okazinta la 11an de marto 2011 en orienta Japanio, kiu okazigis ankaŭ la akcidenton en la nuklea centralo Fukuŝimo Unu en la samnoma gubernio. La damaĝoj en la regiono restas ĝis nun, kaj la problemoj pri tio, kien meti la radioaktivan rubaĵon kaj kion fari pri la poluita akvo, ankoraŭ ne estas solvitaj. Precipe pri tiuj aferoj Hori Jasuo multe raportis esperantlingve, i. a. en la serio „Raportoj el Japanio”. Do, ĉi-artikole mi volas prezenti, kiel ŝanĝiĝis nia vivo en Tokio post la akcidento. Nelonge post la tertremo la elektra kurento ne plu atingis nian hejmon. Nia familio tre haste devis formanĝi la tutan glaciaĵon konservatan en la frostujo, antaŭ ol ĝi degelus. Miaj infanoj, tiam infanĝardenanoj, ankoraŭ havas bonan memoron pri tiu tago, kiam oni povis manĝi tiom multan glaciaĵon en unu tago. Tiam ni nenion sciis pri la okazintaĵoj en Fukuŝimo. La realo evidentiĝis nur kelkajn tagojn poste. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. KIMURA Goro Christoph
korespondanto de MONATO en Japanio
Kimura Goro Christoph laboras kiel profesoro en la universitato Sofia en Tokio. Esperanton li eklernis en 1992.
|