Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

KUBO

Teknologia suvereneco en pandemia epoko

Kubaj tradicio kaj sperto montriĝas esencaj en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio en lando, kiu celas daŭran sciencan disvolviĝon kaj deziras iĝi teknologie suverena. Doktoro José Luis Fernández Yero, konsilanto de la prezidanto de la kuba entreprena grupo BioCubaFarma, certigis, ke teknologian suverenecon oni jam atingas en pluraj fakoj, ekde la elpreno de specimeno pere de vatbastonetoj, kiujn oni enigas en la nazon, ĝis la matematika analizo kaj ciferecigo de la koncernaj rezultoj. Teknologia suvereneco rilatas alivorte al la tuta ĉeno de procedoj, kiuj kondukas al diagnozo de pacientoj infektitaj de la kronviruso SARS-CoV-2, sed aplikeblas ankaŭ al aliaj infektaj kaj bakteriaj malsanoj.

PĈR-tekniko

Plej certe Kubo baldaŭ posedos teknologion sufiĉan por plenumi siajn proprajn PĈR-testojn (testojn per polimeraza ĉen-reakcio, angle polymerase chain reaction). Ĝi estas plene disvolvita de lokaj sciencistoj kun la celo diagnozi kovimon, kiel certigis doktoro Fernández Yero. La kuba Centro pri Genetika kaj Bioteknologia Inĝenierado (CIGB) produktas necesajn enzimojn kaj reakciilojn uzatajn dum reakcioj de PĈR-testoj: tiamaniere oni atingas teknologian suverenecon ĉe la kovim-diagnozo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-31
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume