MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KUBO

Teknologia suvereneco en pandemia epoko

Kubaj tradicio kaj sperto montriĝas esencaj en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio en lando, kiu celas daŭran sciencan disvolviĝon kaj deziras iĝi teknologie suverena. Doktoro José Luis Fernández Yero, konsilanto de la prezidanto de la kuba entreprena grupo BioCubaFarma, certigis, ke teknologian suverenecon oni jam atingas en pluraj fakoj, ekde la elpreno de specimeno pere de vatbastonetoj, kiujn oni enigas en la nazon, ĝis la matematika analizo kaj ciferecigo de la koncernaj rezultoj. Teknologia suvereneco rilatas alivorte al la tuta ĉeno de procedoj, kiuj kondukas al diagnozo de pacientoj infektitaj de la kronviruso SARS-CoV-2, sed aplikeblas ankaŭ al aliaj infektaj kaj bakteriaj malsanoj.

PĈR-tekniko

Plej certe Kubo baldaŭ posedos teknologion sufiĉan por plenumi siajn proprajn PĈR-testojn (testojn per polimeraza ĉen-reakcio). Ĝi estas plene disvolvita de lokaj sciencistoj kun la celo diagnozi kovimon, kiel certigis doktoro Fernández Yero. La kuba Centro pri Genetika kaj Bioteknologia Inĝenierado (CIGB) produktas necesajn enzimojn kaj reakciilojn uzatajn dum reakcioj de PĈR-testoj: tiamaniere oni atingas teknologian suverenecon ĉe la kovim-diagnozo.

La metodo PĈR estis inventita en 1984 de la usona biokemiisto Kary Mullis ĉe la firmao Cetus Corporation. Ĝi estas fundamenta por multspeca genetika testado, kiu inkluzivas analizon de antikvaj specimenoj de DNA kaj identigon de infektaj agantoj. Tiu PĈR-tekniko tute revoluciigis la esploradon en la fako de molekula biologio kaj trovas vastan aplikeblon, tiel en klonado kaj studado de gen-esprimiĝo, kiel en serĉado de genetikaj polimorfismoj.

Pulm-ventoliloj

Per la disvolvo de kvar novecaj pulm-ventoliloj (aŭ artefaritaj spiriloj) kun altnivelaj funkcioj, la landa scienco garantias sufiĉan kovradon ĉe la kampo de pulma ventolado, por prizorgi kaj kovim-pacientojn kaj individuojn trafitajn de diversaj aliaj malsanoj. Rimarkindas du el tiuj aparatoj, elstaraj pro siaj teknikaj ebloj: temas pri penetra ventolilo CPAP (kontinua pozitiva aertuba premo), kaj pri penetra ventolilo Pcuvente, kies uzo estas permesata dum postoperacia resaniĝo.

Mondrigardo

Spertuloj kaj estraranoj dungitaj en entreprenoj kaj institucioj ligitaj al sciencaj projektoj konfirmis, ke en Kubo jam la supre menciita teknologia suvereneco estas realaĵo. Kubo, eta evolulando, kiu longe suferis usonan sieĝon kaj spertis nefavoran evoluon de la pandemio, povas atingi tiajn rezultojn danke al la mondrigardo de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (eksa ŝtatestro, forpasinta en novembro de 2016), kiu fidis kuban sciencan talenton por impulsi la nacian evoluon.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.