Antaŭ nelonge oni festis la 200-jariĝon de la greka ŝtato (1821-2021). Grekio estis la unua lando akirinta sendependecon disde la Otomana Imperio. Komence, la reĝa Grekio kun siaj 350 000 homoj etendiĝis ĝis Pindo, ĉar, laŭ britoj, ja ne ekzistis grekoj ekster tiu limo. Sed fakte en ĝia teritorio ĉiam vivis ankaŭ neetnaj grekoj, unuavice albanoj, nomataj „arvanitoj” 1. Ankoraŭ hodiaŭ, en la koro de Ateno, ekzistas la malnova kvartalo Plaka (albane: maljunulino), kaj en ĉiuj vilaĝoj ĉirkaŭantaj Atenon, inkluzive la historian Maratonon, loĝas arvanitoj.
La vilaĝoj ĉirkaŭ Dodona, antikva sankta loko, portis albanajn nomojn: Adrimisht, Bonile, Breshta, Brianishte, Burdar, Cakrovisht, Cuke, Dober, Frashtan, Gardhiq, Godist, Gramos, Kluboshar, Labçisht, Lozesht, Mushar, Mush, Pine, Perat, Perlep, Rrapçisht, Sul, Shotishte, Tishte, Velçisht, Vranje, Vraste kaj aliaj. Same en Peloponezo, en Tesaloniko kaj en la insuloj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |