PolitikoBALKANIOAlbanoj kaj la sendependa GrekioAntaŭ nelonge oni festis la 200-jariĝon de la greka ŝtato (1821-2021). Grekio estis la unua lando akirinta sendependecon disde la Otomana Imperio. Komence, la reĝa Grekio kun siaj 350 000 homoj etendiĝis ĝis Pindo, ĉar, laŭ britoj, ja ne ekzistis grekoj ekster tiu limo. Sed fakte en ĝia teritorio ĉiam vivis ankaŭ neetnaj grekoj, unuavice albanoj, nomataj „arvanitoj” 1. Ankoraŭ hodiaŭ, en la koro de Ateno, ekzistas la malnova kvartalo Plaka (albane: maljunulino), kaj en ĉiuj vilaĝoj ĉirkaŭantaj Atenon, inkluzive la historian Maratonon, loĝas arvanitoj. AlbanlingveLa vilaĝoj ĉirkaŭ Dodona, antikva sankta loko, portis albanajn nomojn: Adrimisht, Bonile, Breshta, Brianishte, Burdar, Cakrovisht, Cuke, Dober, Frashtan, Gardhiq, Godist, Gramos, Kluboshar, Labçisht, Lozesht, Mushar, Mush, Pine, Perat, Perlep, Rrapçisht, Sul, Shotishte, Tishte, Velçisht, Vranje, Vraste kaj aliaj. Same en Peloponezo, en Tesaloniko kaj en la insuloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto
de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita
per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|