La novan ŝtaton Kosovo jam agnoskis ĉirkaŭ 110 membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, sed ankoraŭ ne Barato, Brazilo, Ĉinio, Rusio, Serbio, kaj ankaŭ ne kvin landoj, kiuj estas membroj de Eŭropa Unio: Grekio, Hispanio, Kipro, Rumanio kaj Slovakio.
En la malrapida agnosko-procezo, pli ol diplomatio povus helpi kaj muziko kaj sporto, ĉar la internaciaj organizaĵoj estas pli toleremaj pri tio. Nuntempe estas mondskale konataj interalie la kosovaj kantistinoj Dua Lipa, Bebe Rexha, Rita Ora kaj Era Istrefi, kiuj deklaras sin albanoj el Kosovo, kvankam ili vivas kaj laboras alilande.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |