Moderna vivoKOSOVOHelpe al agnosko de juna ŝtatoLa novan ŝtaton Kosovo jam agnoskis ĉirkaŭ 110 membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, sed ankoraŭ ne Barato, Brazilo, Ĉinio, Rusio, Serbio, kaj ankaŭ ne kvin landoj, kiuj estas membroj de Eŭropa Unio: Grekio, Hispanio, Kipro, Rumanio kaj Slovakio. En la malrapida agnosko-procezo, pli ol diplomatio povus helpi kaj muziko kaj sporto, ĉar la internaciaj organizaĵoj estas pli toleremaj pri tio. Nuntempe estas mondskale konataj interalie la kosovaj kantistinoj Dua Lipa, Bebe Rexha, Rita Ora kaj Era Istrefi, kiuj deklaras sin albanoj el Kosovo, kvankam ili vivas kaj laboras alilande. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto
de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita
per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|