Lastatempe la evoluo de la 3-dimensia printoteknologio havis tre imponajn rezultojn en pluraj sferoj.
Estas kutime jam uzi 3D-printitajn objektojn en medicino. Sendube memorindas la longa operacio pri la disigo de du pakistanaj fratinoj, Safa kaj Marwa Ullah, kiuj havis komunajn kranion kaj sangsistemon. La kompleksa operacio realigita en londona hospitalo en 2019 – fakte okazis tri diversaj operacioj – entute daŭris pli ol 50 horojn. Ĝin partoprenis teamo de 100 kuracistoj, kaj la fina sukceso okazis pro la uzo de 3D-printita plasta modelo de la tuta anatomia sistemo de la ĝemeloj, kiu ege helpis al la kuracteamo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |