Moderna vivo3D-PRINTADOMiraklaj perspektivojLastatempe la evoluo de la 3-dimensia printoteknologio havis tre imponajn rezultojn en pluraj sferoj. Estas kutime jam uzi 3D-printitajn objektojn en medicino. Sendube memorindas la longa operacio pri la disigo de du pakistanaj fratinoj, Safa kaj Marwa Ullah, kiuj havis komunajn kranion kaj sangsistemon. La kompleksa operacio realigita en londona hospitalo en 2019 – fakte okazis tri diversaj operacioj – entute daŭris pli ol 50 horojn. Ĝin partoprenis teamo de 100 kuracistoj, kaj la fina sukceso okazis pro la uzo de 3D-printita plasta modelo de la tuta anatomia sistemo de la ĝemeloj, kiu ege helpis al la kuracteamo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|