Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

ISRAELO

Forpasis parlamentano-bedueno

La 25an de aŭgusto mortis pro koratako la 49-jaraĝa israela politikisto Said Al-Ĥarumi. Bedueno kaj membro de la islamisma partio Raam (Unuigita Araba Listo), li estis unu el la ĉefroluloj en la lukto por la rajtoj de beduenoj kaj araboj.

Palestina naciisto

La beduenoj estas popolo origine devena el Araba Duoninsulo, kiu en la nuntempa Israelo loĝas precipe en dezerta zono. Rezigninte la nomadan vivostilon, dum la lasta jarcento ili elektis konstantajn loĝlokojn, kaj en Israelo ili estas ĉirkaŭ 3,5 % de la civitanaro. Multaj beduenoj (almenaŭ 207 000 homoj) loĝas en vilaĝoj sen liverado de fluanta akvo kaj elektro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican Cvi Kohen estas isreala ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume